Kian Eŭropon (EO)
From Noeuconstitution
Kian alian Eŭropon ni volas?
La venko de la "Ne" dum la referendumoj pri la eŭropa konstitucia traktato en Francio kaj en Nederlando vekis multajn spekuladojn. Multaj inter ni volas partopreni en la konstruado de la Eŭropo de morgaŭ, sed rifuzas la Eŭropon de hodiaŭ, novliberalan kaj antisocialan. La franca kaj holanda "Ne" esprimis ankaŭ la voĉon de tiu plimulto de eŭropaj civitanoj kiuj estis neniam konsultitaj.
La "Ne" vekis esperon. Esperon de alternativo. Ĝi substrekis ankaŭ la urĝan bezonon priskribi kian Eŭropon ni volas. Des pli ke, kvankam la konstitucia traktato estis metita en fridujon, kun la ebleco ke ĝi reaperos venontan junion, aliaj orientiĝoj preparataj je eŭropa nivelo estiĝas kaj forĝas tiun Eŭropon kiun ni ne volas: la [Lisbona proceso->http://www.anothereuropeispossible.net/wiki/index.php/Lisbon_(FR), la direktivo favora al liberaligo de la servoj nomata [Bolkestejno->http://www.anothereuropeispossible.net/wiki/index.php/Bolkestein_(FR), la intertraktadoj de la eŭropa komisaro Mandelson favore al la [AGCS->http://www.anothereuropeispossible.net/wiki/index.php/GATS_(FR) ĉe la Monda Organizo pri Komerco (MOK)...
Se oni volas diri "ne", se oni volas kontesti kaj rezisti - kaj certe daŭre necesos fari tion fronte al ĉiuj ĉi novliberalaj kaj antisocialaj eŭropaj projektoj -, necesas ankaŭ difini pri kio oni konsentus, pri kio oni povus diri "jes". Mallonge, al la kontraŭstaro necesas aldoni la alternativon. Nu, tio estas pli malfacila proceso, ĉar en la movado diversas la originoj kaj horizontoj, ankaŭ la vidpunktoj. Necesas do diskuti, profunde debati pri tio kio povas unuigi nin, samtempe respektante la diversecojn de ĉiu.
Ni deziras, per tiu ĉi retejo, lanĉi tiun profundan debaton. Ni deziras transcendi la dividojn kaj la diferencojn de vidpunktoj por difini ambician kaj komunan projekton por Eŭropo, favore al alia Eŭropo, radikale malsama ol tiu kiu hodiaŭ konstruiĝas.
Forigi la ofensivon kontraŭ la sociala Eŭropo
Dek grandaj proponoj debatindaj
1. Fundamentaj rajtoj garantiataj por ĉiuj eŭropanoj: Universalaj kaj ne ekskluzivaj rajtoj enkludantaj egalecon de la rajtoj por ĉiuj malplimultoj kaj la seksoj.
Tiu temo bezonas pli da analizo. La principo ŝajnas bona, sed la rimedoj por apliki ĝin ankoraŭ ne estas klare difinitaj. Alidirite: sur kiu bazo kuŝu tiuj fundamentaj rajtoj? Kiuj estas la fundamentaj rajtoj kiuj devus esti tiuj kiuj estu unuavice garantiataj?
Viaj kontribuaĵoj pri: rajtoj
2. Solidareco inter ĉiuj eŭropanoj
Do, inter la sociaj klasoj, la regionoj kaj teritorioj, la generacioj (nunaj kaj estontaj), Eŭropo kaj la cetera mondo, la ekonomiaj sektoroj (gajnantaj kaj perdantaj), la seksoj (celanta la egalrajtecon inter viroj kaj virinoj). Tio postulus ke oni kreskigu la buĝetojn por redistribui la riĉaĵon, ekzemple pere de "struktur-fondusoj". Sed sendube necesus ankaŭ precizigi kion oni komprenas per solidareco kaj kion ĝi implicas.
Viaj kontribuaĵoj pri: inter ĉiuj eŭropanoj
3. Konverĝo per la alto de la sociaj rajtoj en Eŭropo
Tio signifas, unue, difini liston de ekzistantaj rajtoj en tuta Eŭropo. Poste, estas la postulo defendi la sociajn minimumojn laŭ kriterioj ligitaj al la riĉeco de la lando (ekzemple: minimuma enspezo-nivelo difinita laŭ la malneta interna produkto, MIP).
[daŭrigota -vl]

